Woman (La forto de ĉiu viro)
versione italiana
08-mar-2013
Bonan tagon, bonan virinan tagon!
Jen muzika omaĝo al ĉiuj virinoj de la mondo, pere de moderna kaj
originala kanto ĵus aperinta, verkita de Roberto Pigro kaj kantita de
la lerta kantisto Lucio Avitabile.
La titolo de la kanto estas "Woman (La forto de ĉiu viro)" kaj la teksto alternigas frazojn en Esperanto kun aliaj frazoj en la franca, la angla, la itala, la hispana, la nova greka kaj la japana.
Tiu elekto volas substreki la internaciecon de nia kanto kaj de mesaĝo tutmonde, ĉiulingve kaj ĉiuloke disvastigenda, sendepende de ideologioj kaj fanatikismoj. La afero estas ĉi-jare des pli signifoplena, je la lumo de tiom da freŝaj novaĵoj el pluraj landoj koncerne perfort-epizodojn kontraŭ virinoj, tute anakronismajn en mondo, kiu volas sin opinii pli kaj pli civilizita.
La kanto povas esti libere kaj senpage elŝutita pere de la ligilo:
Woman (La forto de ĉiu viro)
Bv. disvastigi la kanton, kiel ajn.
Tradukoj de la teksto al kelkaj nacilingvoj haveblas pli sube.
Oni povas aŭskulti la kanton ankaŭ en Jutubo kaj aliaj sociaj retejoj (Facebook, Ipernity), simple serĉante ties titolon.
La projekto estas parto de noviga muzika projekto, bazita sur la uzo de Esperanto (apud aliaj nacilingvoj) por gravaj sociaj temoj, financita de la esperantisto Michel Basso.
La projekto ĝuis la subtenon ankaŭ de la tre fama itala artisto Franco Fasano (Festival di Sanremo 1981, 1989, 1990, 1992; Eurovision Song Contest 1989), aŭtoro i.a. de multaj kantoj lanĉitaj pasintece de Mina, Anna Oxa, Fausto Leali, Peppino Di Capri, Drupi, Fiordaliso, Iva Zanicchi k.a.
Estus bone, se homoj el aliaj landoj kaj kontinentoj proponus la kanton al lokaj radiaj kaj televidaj stacioj, kion ni jam faris en
Italio, Kipro, Grekio kaj Francio, kaj al la propraj konatoj kaj parencoj, per kiu ajn sistemo.
Tradukoj al aliaj lingvoj, por aperigo en interreto, estas favore akceptataj!
Koran bondeziron al ĉiuj virinoj, al niaj virinoj, “veraj koroj de ĉiuj koroj de la tero”!
Roberto Pigro (teksto kaj muziko)
Michel Basso (financado kaj kondukado de la tuta projekto)
Cristina Casella (aranĝistino)
Lucio Avitabile (kantisto)
Franco Fasano (arta superrigardo)
Esperanta teksto
Traduko al la itala lingvo
Traduko al la franca lingvo
Traduko al la novgreka lingvo
--------------------------------------------------------